Ĉina tertrema sukura teamo atingis Turkion
Ĝoja Publikigita: 2023-02-08 14:34:11

Ĉina 82-membra sukura teamo merkrede frumatene atingis Flughavenon Adana en Turkio post flugado tra pli ol 8 mil kilometroj per ĉartita aviadilo de kompanio Air China.

Turka ministro de eksterlandaj aferoj Mevlut Cavusoglu marde vespere publikigis deklaron dirante, ke laboras ĉeloke 3 319 serĉantoj kaj sukurantoj el 36 landoj en katastrofejoj.

Laŭ raporto de turkaj amaskomunikiloj, marde Unuiĝintaj Nacioj (UN) deklaris liveri humanan helpon je 25 milionoj da usonaj dolaroj al Turkio kaj Sirio, kiuj suferis tertremojn.

La agentejo de UN pri seksa kaj reprodukta sano marde diris, ke ĝi laboras kun nacia kaj loka aŭtoritatoj por altigi urĝan respondon al virinoj kaj knabinoj influataj de du fortegaj tertremoj lunde okazintaj en sudorienta Turkio apud la landlimo kun Sirio.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan deklaris, ke la dek suferintaj provincoj de la lando estu en ŝtata urĝa stato tri monatojn. Kaj la turka Eduka Ministerio anoncis haltigon de lecionoj du semajnojn en ĉiuj lernejoj de la dek provincoj.

La nombro de mortintoj pro lunda detrua tertremo en Turkio kaj Sirio atingis 8 364 laŭ datumoj publikigitaj de aŭtoritatoj kaj sukurantoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree