Irana prezidento aprobis leĝon pri irana membreco de ŜKO
Ĝoja Publikigita: 2023-02-08 14:38:39

Irana prezidento Ebrahim Raisi marde disdonis ordon efektivigi leĝon pri irana membreco en la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO).

Laŭ la retejo de la irana prezidenta oficejo, la direktivo estis dissendita en letero subskribita de Raisi al la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

Lastsemajne prezidanto de irana parlamento Mohammad Baqer Qalibaf prezentis al Raisi leĝon por irana membreco de la ŜKO por fina aprobo kaj efektivigo.

La 21-a pintkunveno de gvidantoj de la ŜKO okazinta en la taĝika ĉefurbo Duŝanbo septembre 2021 deklaris decidon ekakcepti Iranon kiel oficialan membron de la ŜKO.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree