Ĉinio: Antaŭ katastrofo Usono devas tuj senigi Sirion je siaflanka puno
Ĝoja Publikigita: 2023-02-08 18:20:27

Mao Ning, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, merkrede demandite alvokis, ke Usono forlasu obstinon de geopolitiko, tuj senigu Sirion je siaflanka puno kaj malfermu pordon por humana helpo.

Mao diris, ke longtempe Usono intervenis en sirian krizon, oftege faris militan intervenon, plenumis krudan kaj severan ekonomian punon, pro tio mortis kaj vundiĝis granda nombro de siriaj ordinaruloj, la siria popolo malfacile akiras bazan vivgarantion, kaj la ekonomia disvolvo kaj rekonstruado alfrontas multajn malfacilojn. Ĝis nun la usona armeo ankoraŭ perforte okupas ĉefajn petrol-produktejojn de la lando, eltrudas kaj rabas pli ol 80% de petrola produktkvanto kaj kontrabandas kaj forbruligas stokon sirian de greno, kio pliseverigas la humanan krizon.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree