Infanoj pli probable pafmortigas akcidente sin, amikon aŭ familianon en hejmo
Ĝoja Publikigita: 2023-02-08 14:37:29

Laŭ raporto de retejo de usona amaskomunikilo USA Today en la 28-a de januaro, estas evidenta la komparo inter aĝoj de pafistoj en du perfortaj kazoj per pafiloj okazintaj en januaro, unu estas 6-jara lernejano kaj la alia 72-jara aĝulo. Profesoro David Hemenway de Lernejo de Publika Sano sub Universitato Harvard diris, ke en Usono estas tre alta proporcio de okazo de tiaj kazoj, ankaŭ ofte kaŝita ekster vidkampo de la publiko. Precipe infanoj pli probable akcidente pafmortigos sin mem, amikon aŭ familianon en hejmo.

Laŭ la raporto, en la tuta Usono pro pafilo ĉiutage mortas averaĝe 110 usonanoj, pli alta ol en iu ajn komparebla lando. Ĉirkaŭ 12 mortis po 100 mil usonaj loĝantoj pro pafila perforto, preskaŭ kvaroble de la lando kun la dua alta nombro en la mondo.

Cetere, laŭ donitaĵoj de la grupo “Brady-Kampanjo por Preventi Pafilan Perforton” la mort-ebleco pro pafila perforto de usonaj nigruloj estas duobla de tiu de blankuloj kaj la vund-ebleco 14-obla.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree