Biden priparolas dupartian solidarecon meze de akra kongresa dividiĝo
Xinhua Publikigita: 2023-02-08 17:05:04

La 7an de februaro la usona prezidento Joe Biden laŭdis dupartian solidarecon en sia dua parolado pri la Stato de la Unio, kvankam kongresa dividiĝo estis akra kaj respublikaj leĝofarantoj neglektis liajn proponojn.

"Ni ofte estas informitaj, ke demokratoj kaj respublikanoj ne povas kune labori. Sed en la pasintaj du jaroj ni pruvis, ke pesimistoj kaj skeptikistoj estas eraraj." Li diris en sia unua parolado en komuna sesio de la Kongreso.

Biden atribuis altan inflacion en Usono al la pandemio, kiu interrompis provizan ĉenon, kaj al la konflikto en Ukrainio, kiu interrompis provizon de energio kaj nutraĵoj.

Sed la prezidento diris, ke Usono fariĝis pli forta el la pandemio, kaj laŭdis la ekonomian progreson akiritan sub sia mastrumado.

Biden multe menciis ankaŭ temojn pri sociaj distancoj en la lasta duono de sia unuhora parolado. Li minacis nei iun ajn leĝon, kiu malpermesus aborton tralande, alvokis malpermesi atakajn armilojn, kaj urĝis, ke la Kongreso akceptu reformon por policanoj, kiuj devus porti respondecon kiam ili farus mistraktadon.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree