Astronaŭtoj de la ĉina spacoŝipo Shenzhou-15 faros sian unuafojan spacopromenadon
CMG Publikigita: 2023-02-08 20:47:41

Laŭ la informo de la Ĉina Homloĝata Spaca Agentejo, astronaŭtoj de la ĉina spacoŝipo Shenzhou-15 faros sian unuafojan spacopromenadon en la proksimaj tagoj.

La skipo restis 70 tagojn en la ĉina spacostacio, post kiam la spacoŝipo estis lanĉita en la 30a de novembro 2022.

En januaro ili pasigis la Printempan Feston en la spaco, kaj dume ili sendis siajn novjarajn bondezirojn al la popolo sur la tero.

La skipo de la spacoŝipo Shenzhou-15 estas en bona farto, kaj la spacostacio funkcias stabile.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree