Antaŭ tertremo “granda bastono de Usono” devas esti demetita
Ĝoja Publikigita: 2023-02-09 13:35:41

Instruisto Aisha al-Hilu de katastrofejo, la urbo Aleppo, norda Sirio, indigne marde akuzis Usonon kaj la Okcidenton pri ilia unuflanka puno al Sirio, dirante: "Ni bezonas helpon… ni enuas pri ĉio ĉi. Okcidentaj landoj punas la sirian popolon, ili devas nuligi la punon."

Okazis du 7,8-magnitudaj fortegaj tertremoj en la suda Turkio apud la landlimo kun Sirio. Laŭ plej freŝaj donitaĵoj de la siria Prisana Ministerio, pro la tertremoj jam mortis 1 250 kaj vundiĝis 2 054 homoj en regionoj regataj de la siria registaro, nur en la ĉefurbo Aleppo de la provinco Aleppo falis ĉirkaŭ 50 konstruaĵoj. Probable pliiĝos plu la nombroj de mortintoj kaj vunditoj.

La tertremoj pliseverigis humanan krizon antaŭ la siria popolo, kiu longtempe suferis militojn. Estas urĝa postkatastrofa savado kaj tempo ĝuste signifas oportunon de vivo. Tamen Sirio alfrontas multajn malfacilojn.

La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj montris, ke pro longtempa punado el Usono kaj la Okcidento, mankas ekipaĵoj de serĉado kaj savado en la lando, laboro de sukuristoj konsumas duoblan tempon ol normala neceso kaj popolamasoj eĉ nudmane fosis ruinojn. En gazetara konferenco Khaled Hboubati, respondeculo de Siria Araba Ruĝa Krescento, diris: "Ne troviĝas eĉ brulaĵo de veturiloj transportantaj helpmaterialojn pro blokado kaj punado."

Antaŭ ĉi tia urĝo Siria Araba Ruĝa Krescento, Usona-Araba Komitato Kontraŭ Diskriminacio kaj aliaj institucioj sinsekve alvokis, ke Usono kaj la Okcidento frue senigu Sirion je siaflanka puno por eviti pluapaŝan plimalboniĝon de la loka humana situacio. Tamen proparolanto de la usona Ŝtata Departemento Ned Price klare diris, ke Usono donos helpon nur per “lokaj humanaj partneroj” kaj rifuzas kontakton kun la siria registaro.

En la sinsekvaj tagoj multaj landoj kaj regionoj inkluzive de Ĉinio esprimis simpation kaj zorgemon al Turkio kaj Sirio kaj donas helpon por savado en la du landoj. Kompare kun tio la montriĝo de Usono estas okulpikanta kaj malesperiga, sed ne neatendita.

Depost eksplodo de interna milito en Sirio en 2011, Usono oftege faris militan intervenon, plenumis severan ekonomian punon, eĉ perforte okupis ĉefajn petrol-produktejojn de la lando, eltrudis kaj rabis pli ol 80% de petrola produktkvanto kaj kontrabandis kaj forbruligis stokon sirian de greno, kio donis al lokanoj profundan suferon.

Sirio ne estas sola. En la pasintaj jardekoj Usono havis nenian simpation al popolanoj en mezorientaj landoj suferantaj dolorojn por daŭrigi sian hegemonian "punon". Kiam eksplodis KOVIM-19 en Irano kaj Sirio, la usona registaro obstine plenumas siaflankan punon, tute ignorante mankon de kuracistoj kaj medicinaĵoj antaŭ milionoj da homoj. La monde plej riĉa lando rabas la plej malriĉan kaj senhelpe rigardas senesperan mezorientan popolon perdi trezoran tempon por savado, ĉu tio estas en la buŝo de Usono "stari ĉe la mezorienta popolo"?

Antaŭ la katastrofo, usonaj politikistoj kun "homaj rajtoj" kaj "humanismo" buŝe, bonvole esprimu vian simpation kaj subtenon en reala ago, tuj senigu Sirion je unuflanka puno, malfermu pordon por humana helpo kaj ne turnu katastrofon naturan en homfaritan.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree