“Tri ĉinaj civitanoj estis savitaj”
CMG Publikigita: 2023-02-09 18:58:48

Laŭ ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, estas tri ĉinaj civitanoj, kiuj jam estis savitaj, kaj oni ankoraŭ ne ricevis raporton pri vundiĝoj kaj mortoj de aliaj ĉinoj.

En la regula gazetara konferenco de la 9a de februaro raportisto el la ĉina ĵurnalo Global Times, kiu diris, ke laŭraporte la forta tertremo okazinta en Turkio kaj Sirio kaŭzis viktimiĝon de pli ol dekmil homoj, demandis, ĉu la proparolanto povas konigi la plej novan staton pri la savado kiun Ĉinio partoprenis? Ĉu estas nova informo pri vundiĝoj kaj mortoj de ĉinaj civitanoj? Kaj kiel Ĉinio garantias la sekurecon de ĉinaj civitanoj?

Mao Ning, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke en tiuj du tagoj ni multfoje konigis la staton pri tio, ke Ĉinio liveras mon- kaj material-helpojn al Turkio kaj Sirio. Post kiam ĉina sukuristaro atingis Turkion, ĝi en la unua tempo ĵetis sin en sukuradon kaj, kune kun turka sukura teamo, elsavis enfermitan gravedulinon frumatene de la 9a de februaro en la urbo Antakya de la province Hatay.

Mao diris, ke post la tertremo la sekureco de transmaraj samlandanoj tiras nian koron. La konsula protekta centro de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj tuj startigis krizostatan mekanismon, kaj la ĉinaj ambasadoj ĉe Turkio kaj Sirio fulme pridemandis la staton de la tertremo ĉe lokaj registaroj. La ĉina tutmonda konsula protekto kaj servo funkciigas la varman telefonlinion por 24 horoj kaj ajnmomente traktas ion ajn, kio koncernas sukuradon.

Ĝis nun, Mao konigis, sub la komuna klopodo de diversaj flankoj jam tri ĉinaj civitanoj elsaviĝis. Raporton pri vundiĝoj kaj mortoj de aliaj ĉinoj oni ankoraŭ ne ricevis.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree