Laŭ enketo la ĉina ekonomio renormaliĝas pli frue ol la monda en 2023
CMG Publikigita: 2023-02-09 17:16:37

Lastatempa enketo farita de CGTN montras, ke la ĉina ekonomio renormaliĝas pli frue ol la monda en 2023.

Unu opiniosondo indikas, ke 78,34 elcentoj de la tutmondaj enketitoj kredas, ke Ĉinio jam fariĝis grava motoro por la monda ekonomio, kaj 76,23 elcentoj konvinkiĝas, ke la ĉina ekonomio liveros konfidon kaj fortojn al la malrapida revekiĝo de la monda ekonomio.

Por la tuta jaro 2023, ekonomikistoj, internaciaj organizaĵoj kaj investaj institucioj ĝenerale prognozas, ke la monda ekonomio daŭre renormaliĝos en malforta maniero. Sed la forta resalto de la ĉina ekonomio en la frua printempo alportas lumeton da espero.

En la pasintaj tri jaroj la malneta enlanda produkto de Ĉinio estis pli alta ol tiu de aliaj ĉefa ekonomioj, kaj en 2022 kaj 2023 ĝi kreskis averaĝe je 4,5%.

Estas notinde, ke 84,7 elcentoj de la enketitoj opinias ke la ĉina disvolva vojo konformiĝas al la naciaj kondiĉoj, kaj tio estas ŝlosila faktoro por la longtempa stabileco de la ĉina ekonomio.

La urba pejzaĝo de Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, la 18an de oktobro 2022.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree