Ĉinio oponas unuflankajn sankciojn de G7 kontraŭ ĉinaj kompanioj
CMG Publikigita: 2023-02-09 21:01:16

Ĉinio oponas unuflankajn sankciojn kaj long-brakan dominadon, kiuj ne estas bazitaj sur internacia juro, nek rajtigitaj de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN). Tion esprimis ĉina proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Mao Ning en la 9a de februaro, kiam ŝi faris respondon pri eblaj sankcioj metitaj de la Internacia Grupo de Sep (G7) kontraŭ ĉinaj kompanioj, ĉar ĝi asertis, ke ĉinaj kompanioj helpas la rusan militan operacon en Ukrainio.

Mao diris, ke ĉina sinteno pri la ukraina krizo ĉiam estas konsekvencia kaj klara. Ĉinio ĉiam sekvas la principojn proponitajn de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping, t.e. "kvar devoj" kaj "kvar necesoj", kaj aktive agas por paciga interparolado.

Ŝi almetis, ke Ĉinio eterne kontraŭstaras unuflankajn sankciojn kaj long-brakan dominadon sen bazo de internacia juro kaj sen rajtigo de la Sekureca Konsilio de UN, kaj ke Ĉinio alportos ĉiujn necesajn rimedojn por firme defendi la legitimajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj kompanioj.