Ekekspediĝis unuaj medicinaj materialoj de la Ruĝa Kruca Societo de Ĉinio
CMG Publikigita: 2023-02-09 17:07:43

Specife petite de la siria ambasadejo en Ĉinio kaj la Siria Araba Ruĝa Krescento, antaŭtagmeze de la 9a de februaro, la Ruĝa Kruca Societo de Ĉinio liveris al siria regiono trafita de tertremo medicinajn materialojn por porcioj de 5 000 homoj.

La 6an de februaro, post kiam en Turkio kaj Sirio okazis forta tertremo, la Ruĝa Kruca Societo de Ĉinio tuj agis, sendante respektive al la ruĝa krescento de Turkio kaj de Sirio 200 000 usonajn dolarojn kiel urĝan humanitaran helpon. La Ruĝa Kruca Societo de Ĉinio daŭrigos sian atenton pri la stato de la dulandaj katastrofaj regionoj kaj liveros laŭeblan humanan helpon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree