Ĉinio kuraĝigis centrajn ŝtatajn entreprenojn ekspansii efikan investon.
Ĝoja Publikigita: 2023-02-09 21:02:22

Ĉinaj centraj ŝtataj entreprenoj devas ekspansii efikan investon kaj optimumigi investan aranĝon laŭ lastatempa cirkulero de la landa plej alta administracio de ŝtata aktivo.

Laŭ la cirkulero, oni devas klopodi por akceli investon de centraj ŝtataj entreprenoj en kultivo de strategiaj emerĝantaj industrioj kaj eskalado de tradiciaj sektoroj, samtempe fortigi sekurecon de energioj kaj resursoj kaj realigi sanan cirkuladon inter scienca teknologio, industrioj kaj financo.