"Kvar urboj estas pli danĝeraj ol militejo" por usonaj adoleskantoj
Ĝoja Publikigita: 2023-02-09 13:38:07

Laŭ raporto de usona amaskomunikilo VOA en la 4-a de februaro, usona perforto de pafiloj serioze endanĝerigas adoleskantojn.

La raporto diras, ke usonaj junuloj en urboj probable ne vivas en militaj zonoj, tamen laŭ esploro publikigita de Ĵurnalo de la Usona Medicina Asocio parto de ili alfrontas surprizan mortoproporcion pro pafila perforto, eĉ pli altan ol tiu de usonaj soldatoj en lastaj militoj.

Esploristoj ĉefe atentis mortojn de junuloj rilatajn al pafiloj en la kvar usonaj urboj, Ĉikago, Filadelfio, Nov-Jorko kaj Los-Anĝeleso. En kvartaloj de tiuj ĉi urboj proporcio de morto de viroj aĝantaj inter 18 ĝis 29 estas pli alta ol tiu de usonaj soldatoj servintaj en militoj iraka kaj afgana.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree