En urbo Antakya, suda Turkio, gravedulino kuŝita sub ruinoj de falinta konstruaĵo ĵaŭde estis eltirita de ĉina kaj loka sukuraj teamoj por sekureco, antaŭ tri tagoj en la lando kaj norda Sirio okazis katastrofa 7,7-magnituda tertremo kaj posttertremoj.
La ĉina sukura teamo konsistanta el 82 membroj inkluzive de fakuloj pri serĉado, sukurado kaj medicino, tuj venis al unu el la turkaj regionoj plej severe trafataj de la katastrofo kiam vendrede ili atingis la internacian flughavenon Adana.
Ankaŭ kelkaj ĉinaj popolaj teamoj aliĝis al la internacia sukurado.
La unua amaso de teamo de Blua Ĉiela Sukurado, profesia kaj neprofita serĉ-sukura organizo, atingis Turkion vendrede. Multaj de la 50-membra teamo havas spertojn de internacia sukurado.
Ok fakuloj de la Sukura Teamo de Virŝafo-Unio el ĉina provinco Zhejiang atingis la flughavenon Adana vendrede.
Ĝis tagmezo de Ĵaŭdo dek ĉinaj popolaj teamoj el diversaj lokoj inkluzive de ĉinaj urboj Shenzhen kaj Wenzhou ekiris aŭ atingis Turkion por doni helpon al sukurado.
Sukuristoj serĉas postvivantojn en ruinoj de konstruaĵoj detruitaj en tertremo en distrikto Besni de provinco Adiyaman, Turkio, la 8-an de februaro./CFP
Membroj de la teamo de Blua Ĉiela Sukurado eniras en flughavenon en Wuhan-urbo, Ĉinio, la 8-an de februaro, 2023. /CFP