La trijara rendevuo de malnovaj amikoj
CMG Publikigita: 2023-02-10 19:27:11

La 10an de februaro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun la kamboĝa ĉefministro Hun Sen en la ŝtata hotelo Diaoyutai en Pekino.

 Xi notis, ke tri jarojn antaŭe sinjoro ĉefministro, spite al vento kaj neĝo, “kontraŭflue” vizitis Ĉinion, firme starante flanke de la ĉina popolo batalanta kontraŭ la kovima pandemio. Ĉi-jare estas la komenca jaro de Ĉinio por amplekse efektivigi kaj plenumi la spiriton de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ankaŭ la 65a datreveno de la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo. Xi tre ĝojis kun Hun Sen plenumi la trijaran rendevuon kaj, okaze de la nova printempo, kune startigi novan epokon en la konstruado de la komunumo de Ĉinio kaj Kamboĝo kun komuna estonteco. 

Xi akcentis, ke Ĉinio rezolute subtenas, ke la kamboĝa popolo sendepende elektas disvolvan vojon konforman al siaj naciaj cirkonstancoj, firme subtenas, ke Kamboĝo defendas la ŝtatajn suverenecon kaj sekurecon, senŝanceliĝe subtenas, ke Kamboĝo stabile antaŭenigas la enlande gravan politikan procezon kaj la ekonomia-socia evoluigon, kaj absolute oponas kontraŭ tio, ke eksteraj fortoj intervenes en internajn aferojn de Kamboĝo. Ĉinio prenas Kamboĝon kiel ĉefan direkton de periferia diplomatio, kaj ĉiam volas kune kun Kamboĝo formi altkvalitan, altnivelan, altnorman komunumon de Ĉinio kaj Kamboĝo kun komuna estonteco en la nova epoko, fari pli multe da bono por la dulandaj popoloj kaj kontribui pli abunde da pozitiva energio al la paco kaj stabileco de la regiono. 

Hun Sen diris, ke li ĝojas esti la unua eksterlanda gvidanto akceptata de Ĉinio post la Printempa Festo. Egale, ĉu en la vizito antaŭ tri jaroj, ĉu en ĉi-foja vizito, li esperas komuniki la klaran informon, ke la kamboĝa popolo ĉiam firme staras ĉe la ĉina popolo.

Ambaŭ flankoj, interalie, interŝanĝis opiniojn pri aferoj kune prizorgataj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree