Astronaŭta ekipo de la spacŝipo Shenzhou-15 sukcese plenumis la eksterkajutan agadon
CMG Publikigita: 2023-02-10 16:07:38

Laŭ la informo de la Ĉina Homloĝata Spaca Agentejo je la nula horo kaj 16 minutoj en la 10a de februaro, post eksterkajuta aktivado de ĉirkaŭ sep horoj la astronaŭtoj de la spacŝipo Shenzhou-15, Fei Junlong, Deng Qingming kaj Zhang Lu, strikte kunlaboris kaj plene plenumis la tutajn fiksitajn taskojn. Fei Junlong kaj Zhang Lu jam sekure revenis al la laboratoria kajuto Wentian, kaj do la eksterkajuta agado estas sukcese plenumita.

Tio estas la unuafoja eksterkajuta agado de astronaŭtoj post kiam la ĉina kosmostacio estas finkonstruita. La ĉinaj astronaŭtoj Fei Junlong kaj Zhang Lu unuafoje promenis en la spaco, kaj la revo realiĝis. Laŭplane, poste la astronaŭta skipo faros plurfojajn aktivadojn ekster la kajuto.

Parenteze, la taskoj por instali aparatojn ekster la stacio jam pli frue estis plenumitaj. Laŭaranĝe, kromaj taskoj por fiksi ekipaĵojn ekstere estos farataj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree