Usono devas senkaŝe respondi tri dubojn pri eksplodo de pipelinoj Nord Stream
Yu Publikigita: 2023-02-11 16:20:48

Post kelktempa silento, lastatempe estis publikigita sensacia novaĵo pri eksplodo de la pipelinpoj Nord Stream.

Seymour Hersh, konata usona enketraportisto, diris, ke laŭ raporto de bone informita persono, la registaro de Joe Biden planis eksplodigi la pipelinojn Nord Stream, kiuj transportas naturan gason de Rusio al Eŭropo. Konsiderante la ĵurnalistecon kaj reputacion de Hersh en la usona gazetaro, kaj ankaŭ multajn detalojn de la okazaĵo en la raporto, multaj analizantoj kredas, ke verŝajne ĝi ne estas senbaza. Tamen, la Nacia Sekureca Konsilio de la Blanka Domo, la Centra Informa Agentejo, la Ŝtata Departemento kaj aliaj departementoj de Usono neis, ke la malkaŝo de Hersh estas "tute falsa kaj simple fikcia". Ankaŭ okcidentaj ĉefaj amaskomunikiloj, kiuj ĉiam estis "sentemaj pri gravaj novaĵoj", kolektive silentis pri tio.

Antaŭ pli ol kvar monatoj, la pipelinoj Nord Stream 1 kaj Nord Stream 2 de Rusio, kiuj transportas naturan gason al Germanio, havis kvar likojn en la maro proksima al Svedio kaj Danio. La sveda mezurstacio rimarkis fortan subakvan eksplodon en la maro, kie la pipelinoj likis. Kontraŭ la fono de la eskalado de la rusa-ukraina konflikto kaj la rapidega prezaltiĝo de energio, multaj partioj konsideras la okazaĵon kiel "intencan detruon". Iuj analizantoj atentigis, ke estas malfacile plenumi la taskon ataki la pipelinojn sen konsento kaj eĉ manipulado de koncernaj registaroj kaj gravaj potencoj. Tial tio probable estas "ago de ŝtata terorismo".

Nun, kun malkaŝo de Hersh, la okazaĵo denove vekis tutmondan atenton. La raporto de Hersh enhavas multajn detalojn, tial tio estas malfacile sufokita per la evitema respondo "falsa novaĵo" de la usona registaro. Tia sinteno estigis tri dubojn pri la okazaĵo: Kial Usono kaj okcidentaj landoj alvokis esploron komence, sed ili silentis poste? Kio estas la sekreto malantaŭ la remarĉindaj deklaroj de iuj usonaj kaj eŭropaj politikistoj? Kial la okcidentaj amaskomunikiloj, kiuj ĉiam interesiĝas pri "skandaloj", kolektive silentis post la raporto de Hersh?  

Usono, kiu ofte parolas pri la "internacia ordo bazita en reguloj", devas senkaŝe respondi la dubojn de la internacia komunumo, kunlabori kun multaj partioj por komuna enketo, kaj montri sian respondecon al la mondo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree