Pekino estas la sola gastiganto-urbo de la Someraj kaj Vintraj Olimpikoj en la mondo.
Februare 2022, okazos la 24a Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj en Pekino kaj Zhangjiakou.
Kiel sciate, la industrio de vintraj sportoj en Ĉinio komenciĝis en la lastaj jaroj, nun ĝi havas pli grandan disvolviĝon pro pliiĝo de pokapa enspezo kaj interesiĝo de la homamaso al vintraj sportaj programoj. Tiel estiĝis ĉirilata industria strukturo en preskaŭ ĉiuj lokoj de la lando. Danke al disvastigo de la vintra kulturo akcelata de la Vintraj Olimpikoj, en 2022 la totala skalo de la industrio havos valoron de pli ol 800 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 105 miliardoj da eŭroj); en 2025 ĉirkaŭ 300 milionoj da ĉinoj partoprenos en vintraj sportoj.