Ĉina Xiamen lanĉis unuan aerkargan itineron al Brazilo
Lucia Publikigita: 2023-02-11 17:47:42

Vendrede estis lanĉita nova aerkargoservo, liganta la marbordan urbon Xiamen en sudorienta Ĉinio kun San-Paŭlo en Brazilo.

Je la 10a horo kaj 40 minutoj matene laŭ la loka tempo, flugo de Etiopia Flugkompanio portanta 96,1 tunojn da kargo forveturis de Xiamen-a Gaoqi-a Internacia Flughaveno, kun direkto al San-Paŭlo, la plej granda urbo en Sudameriko. Ĝi estis la unua flugo de la unua tutkarga servo de Xiamen-a flughaveno al Brazilo.

La karga itinero estos funkciigata per Boeing B777F, kaj planas fari flugadon ĉiuvendrede en februaro kaj ĉiulunde kaj ĉiuvendrede en marto.

La eksportaĵoj ĉefe enhavas translandlimajn e-komercajn produktojn, medicinajn produktojn, altteknologiajn produktojn kaj integrajn cirkvitojn, kaj importaĵojn inkluzivas marmanĝaĵojn kaj fruktojn.

Tekle G/Yohannes, ĉefreprezentanto de Etiopa Flugkompanioj en Ĉinio kaj Mongolio, diris, ke la nova kargotransporta itinero antaŭenigos la disvolviĝon de aviada loĝistiko inter la du BRICS-landoj.

Li diris ankaŭ, ke Etiopa Flugkompanio esperas pli multe kunlabori kun la Xiamen-a flughaveno en la estonteco, kaj malfermi pliajn itinerojn por faciligi komercajn kaj personarajn interŝanĝojn.

BRICS estas la akronimo de nov-merkata bloko, kiu grupigas Brazilon, Rusion, Hindion, Ĉinion kaj Sudafrikon. Xiamen, la gastigantourbo de la 9a Pintkunveno de BRICS en 2017, lanĉis la Partnerecon de BRICS por Nova Centro de Nova Industria Revolucio en 2020.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree