Ĉina ĉefministro interparolis kun sia kamboĝa paralelulo
Yu Publikigita: 2023-02-11 20:47:57

Ĉina ĉefministro Li Keqiang interparolis kun sia kamboĝa paralelulo Hun Sen vendrede en Pekino.

Li esprimis bonvenon al Hun Sen pri lia vizito post la ĉina lunkalendara novjaro. Li diris, ke de post kiam Ĉinio kaj Kamboĝo starigis diplomatiajn rilatojn antaŭ 65 jaroj, la du landoj profundigis siajn rilatojn surbaze de reciproka respekto kaj egala traktado. Ĉinio atribuas grandan gravecon al rilatoj kun Kamboĝo. Li akcentis, ke Ĉinio subtenas Kamboĝon elekti disvolvan vojon taŭgan al la naciaj kondiĉoj, kaj ke Ĉinio pretas liveri helpon laŭ sia kapablo por atingi kungajnajn rezultojn. Li alvokis la du landojn plifortigi strategian komunikadon, plu subteni unu la alian firme pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj kaj profundigi praktikan kunlaboron kaj interpopolajn interŝanĝojn por plue profitigi la du popolojn.

Hun Sen diris, ke la amikeco inter Kamboĝo kaj Ĉinio estas nerompebla, kaj la reciprokprofita kunlaboro inter la du landoj konstante profundiĝas. La kamboĝa flanko firme sekvas la politikon de unu Ĉinio kaj volas preni la 65an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio kiel okazon por antaŭenigi altkvalitan kunlaboron en la kampoj de politiko, produktkapablo, agrikulturo, energio, financo, leĝplenuma sekureco, kaj interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj, kaj kune konstrui la kamboĝa-ĉinan komunumo kun komuna estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree