Ĉinio pretas profundigi kunlaboron kun Belgio
Lucia Publikigita: 2023-02-11 18:11:39

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang vendrede diris kiam li telefone interparolis kun sia belga paralelulo Hadja Lahbib, ke Ĉinio pretas labori kun Belgio por pli granda disvolvo de duflankaj rilatoj.

Qin diris, ke la du landoj estas tie, kie diversaj kulturoj konverĝas kaj havas sperton kaj saĝon por toleri diferencojn kaj trakti disputojn.

Ĉinio donas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Belgio kaj pretas kunlabori kun Belgio por plifortigi reciprokan konon, komprenon kaj konfidon, respekti kaj akcepti unu la alian pri la gravaj interesoj kaj zorgoj, plivastigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj pliigi personarajn interŝanĝojn, por antaŭenpuŝi duflankajn rilatojn por pli granda disvolviĝo.

Qin aldonis, ke Ĉinio subtenas kaj instigas la eniron de pli altkvalitaj eksterlandaj produktoj en la ĉinan merkaton, esperante, ke Belgio daŭre liveros justan, travideblan kaj nediskriminacian komercan medion al ĉinaj kompanioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree