Ĉinio kaj Kamboĝo publikigis komunan deklaron
Yu Publikigita: 2023-02-12 15:44:50

La 11an de februaro en Pekino, Ĉinio kaj Kamboĝo publikigis Komunan Deklaron pri Konstruado de Ĉina-Kamboĝa Komunumo kun Komuna Estonteco en la Nova Epoko.

Laŭ la invito de la registaro de la Ĉina Popola Respubliko, Samdech Akka Moha Sena Padei Techo Hun Sen, ĉefministro de la Kamboĝa Reĝlando, faris oficialan viziton al la Ĉina Popola Respubliko de la 9a ĝis la 11a de februaro 2023.

Dum la vizito, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun ĉefministro Hun Sen, farante profundajn interŝanĝojn pri konstruado de la ĉina-kamboĝa komunumo kun komuna estonteco en la nova epoko kaj pri internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna intereso, kaj mapante la kurson por venontaj ĉina-kamboĝaj rilatoj. Ĉefministro Hun Sen interparolis ankaŭ kun ĉefministro Li Keqiang kaj renkontiĝis kun prezidanto Li Zhanshu de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso. Ambaŭ flankoj alte taksis la ĉina-kamboĝan nerompeblan feran amikecon, kiu estis zorge nutrita de maljunaj generacioj de gvidantoj de la du landoj kaj konstante plifortiĝis en la pasintaj 65 jaroj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj, montrante novtipajn internaciajn rilatojn. Fronte al gravaj ŝanĝiĝoj kaj defioj en la mondo, reliefiĝis la strategia signifo de ĉina-kamboĝaj rilatoj. Kiel ajn ŝanĝiĝas la internacia situacio, la du flankoj firme profundigos sian feran amikecon, disvolvos kungajnan praktikan kunlaboron por la reciproka profito kaj antaŭenigos la konstruadon de la komunumo kun komuna estonteco por la homaro. La du flankoj anoncis la komencon de aranĝoj de "Ĉina-Kamboĝa Amikeca Jaro" por festi la 65an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj, malfermi la novan epokon de konstruado de altkvalita, altnivela kaj altnorma ĉina-kamboĝa komunumo kun komuna estonteco, disvolvi kaj transdoni la plej altvaloran feran amikecon de generacio al generacio.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree