Kamboĝo volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en ĉiuj kampoj
Lucia Publikigita: 2023-02-12 17:32:20

Samdech Akka Moha Sena Padei Techo Hun Sen, ĉefministro de la Kamboĝa Reĝlando, diris en intervjuo kun Zou Yun de CGTN, ke Kamboĝo volas profundigi sian kunlaboron kun Ĉinio en ĉiuj kampoj, esperante eniri la grandegan ĉinan merkaton.

Kun la sukcesa prevento kaj regado de KOVIM-19 en ambaŭ landoj, nun la ĉefministro celas esplori ekonomian kaj komercan kunlaboron kun Ĉinio dum sia vizito.

Laŭ la invito de la registaro de la Ĉina Popola Respubliko, Samdech Akka Moha Sena Padei Techo Hun Sen, ĉefministro de la Kamboĝa Reĝlando, faris oficialan viziton al la Ĉina Popola Respubliko de la 9a ĝis la 11a de februaro 2023.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree