Ĉina industrio de neferaj metaloj stabile kreskis en 2022
Yu Publikigita: 2023-02-13 15:29:42

La Ĉina Asocio de Nefermetala Industrio diris vendrede, ke la ĉina industrio de neferaj metaloj stabile kreskis pasintjare kun pliiĝo de produkto, profitoj kaj enspezoj.

La asocio diris, ke pasintjare, Ĉinio produktis pli ol 67,74 milionojn da tunoj da 10 oftaj specoj de neferaj metaloj, je pli ol 4,3% pli multe kompare kun 2021.

La valor-aldona produkto de grandaj kompanioj, ĉiu kun jara komerca enspezo de almenaŭ 20 milionoj da juanoj (ĉirkaŭ 2,95 milionoj da usonaj dolaroj), pliiĝis je 5,2% pasintjare.

Grandaj kompanioj registris kombinitan enspezon de preskaŭ 8 duilionoj da juanoj pasintjare, kun kresko de 10,5% kompare kun la antaŭa jaro. Iliaj totalaj profitoj atingis 331,5 miliardojn da juanoj.

La asocio prognozas, ke la produkto de 10 oftaj specoj de neferaj metaloj kreskos je ĉirkaŭ 3,5% ĉi-jare kaj la investo por fiksaj aktivoj en la industrio kreskos je 5% ĝis 10%.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree