Qin Gang interparolas kun tajlanda ministro pri eksterlandaj aferoj
Qiujieming Publikigita: 2023-02-13 20:48:32

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang lunde interparolis kun tajlanda vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Don Pramudwinai.

Qin diris, ke Ĉinio konservos la bazan ŝtatan politikon de malfermado, kondukos altkvalitan disvolvon kaj starigos novan disvolvan paradigmon, kio alportos novajn oportunojn al ĉina-tajlanda kunlaboro.

Qin proponis, ke la du flankoj konservu altnivelajn interŝanĝojn por alporti reciprokan politikan konfidon al nova alteco, gvidi praktikan kunlaboron al nova nivelo kaj instigi al novaj atingoj en interpopolaj interŝanĝoj.

Qin aldonis, ke ambaŭ flankoj devas kunlabori por profundigi la Tutmondan Disvolvan Iniciaton kaj la Tutmondan Sekurecan Iniciaton, efektivigi la gravajn decidojn de la Speciala Pintkunveno de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) por Memorfesto de la 30a Datreveno de Dialogaj Rilatoj inter Ĉinio kaj ASOAL, kaj fari novan progreson en multflanka kunlaboro.

Rimarkinte, ke Tajlando donas gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio, Don Pramudwinai diris, ke la lando firme subtenas la politikon pri unu Ĉinio, la Tutmondan Disvolvan Iniciaton kaj la Tutmondan Sekurecan Iniciaton, kaj esperas, ke la du flankoj konservos interŝanĝojn sur ĉiuj niveloj kaj aktive akcelos kunlaboron en diversaj kampoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree