Altranga ĉina diplomato vizitos Francion, Italion, Hungarion, Rusion kaj partoprenos en 59a Munkena Sekureca Konferenco en Germanio
Qiujieming Publikigita: 2023-02-13 18:59:28

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin lunde anoncis, ke Wang Yi, direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), vizitos Francion, Italion, Hungarion kaj Rusion de la 14a ĝis la 22a de februaro laŭ invito de la registaroj de la kvar landoj.

Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, ankaŭ ĉeestos la 59an Munkenan Sekurecan Konferencon, kaj faros paroladon en ĝia ĉina sesio por komuniki la vizion de komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭripova sekureco rekomendita de prezidanto Xi Jinping, klarigi la konstantan devontigon de Ĉinio al paca disvolvado kaj dividi la pozicion de Ĉinio pri gravaj internaciaj demandoj laŭ la temo de la konferenco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree