Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin anoncis lunde, ke laŭ la invito de la registaroj de Sud-Afriko kaj Grekio, ĉina vicĉefministro Sun Chunlan vizitos Sud-Afrikon kaj Grekion, kaj okazigos la trian kunvenon de la Mekanismo de Ĉina-Sudafrikaj Altnivelaj Interpopolaj Interŝanĝoj de la 15a ĝis la 22a de februaro.