La dua aro da humanitaraj helpmaterialoj liveritaj de la Ruĝa Kruco de Ĉinio lunde foriris el Pekino al la regiono trafita de la tertremo en Sirio. La aro da helpmaterialoj inkluzivas kotonajn tendojn, krizhelpajn familiajn provizojn, varmajn jakojn kaj aliajn ĉiutagajn necesaĵojn, kaj ankaŭ urĝe bezonatajn medikamentojn kaj aliajn medicinajn provizojn en la katastrofa regiono, kiuj povas helpi pli ol 10 000 homojn.
Antaŭe, la unua aro da medicinaj provizoj helpitaj de la Ruĝa Kruco de Ĉinio al Sirio estis sukcese transdonita al la Ruĝa Krescento de Sirio por uzo en la katastrofa regiono.