Ĉirkaŭ 300 milionoj da instruistoj kaj lernantoj revenis al lernejoj tra Ĉinio, kiam la printempa semestro komenciĝis en ŝtupa maniero en ĉiu provincnivela regiono.
La nova lerneja periodo estas la unua semestro post kiam Ĉinio optimumigis la preventadon kaj regadon kontraŭ KOVIM-19 de Klaso A al Klaso B en la 8a de januaro. Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan la 6an de februaro instigis al klopodoj por optimumigi lernejan administradon konforme al la optimumiga respondo de KOVIM-19 de la lando kaj plene restarigi normalecon en la lerneja vivo.
En la pasintaj tri jaroj, pro sekurecaj zorgoj en la batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio, lernantoj estis ofte limigitaj al siaj hejmoj kaj edukitaj per interreta gvidstudo de la lernejoj.