Usona apelacia tribunalo nuligas pafilmalpermeson de familiaj perfortantoj, estigante maltrankviliĝon
Qiujieming Publikigita: 2023-02-14 19:37:52

Usona mediato Kabla Novaĵ-Reto (angle:CNN) lunde publikigis artikolon, dirante, ke komence de ĉi tiu monato, la 5a Usona Rondira Apelacia Tribunalo nuligis federacian leĝon, kiu malpermesas al homoj de familiaj perfortoj posedi pafilojn. Tiu tre diskutebla decido maltrankviligis defendantojn kaj postvivantojn de familiaj perfortoj.

La risko de murdo en la situacio de hejma perforto kreskas je 500% se pafilo ekzistas, laŭ esplorado citita de la usona Nacia Koalicio Kontraŭ Familia Perforto. La Usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj diris, ke pafiloj estas uzataj por fari preskaŭ du trionojn de intimaj partneraj murdoj.

La nova decido subfosas bazan ilon, kiun havas postvivantoj por protekti sin kontraŭ la perfortantoj. Defendantoj diris, ke se la logiko de la 5a rondiro estus adoptita tutlande de la Usona Plej Supera Kortumo, la sekvoj estos ruinigaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree