Altranga ĉina diplomato renkontiĝis kun tajlanda ministro pri eksterlandaj aferoj
Qiujieming Publikigita: 2023-02-14 19:37:27

Wang Yi, direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), lunde renkontiĝis kun tajlanda vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Don Pramudwinai en Pekino.

Rimarkinte, ke Ĉinio kaj Tajlando estas proksimaj kiel unu familio, Wang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping faris sukcesan viziton al Tajlando pasintjare kaj atingis gravan konsenton kun la tajlanda flanko pri konstruado de ĉina-tajlanda komunumo kun komuna estonteco por plifortigi stabilecon, prosperon kaj daŭrigeblecon.

Wang aldonis, ke la ĉina flanko pretas labori kun Tajlando por efektivigi la rezultojn de la vizito de prezidanto Xi, protekti la legitimajn rajtojn kaj interesojn de la du landoj kaj sekurigi regionajn pacon kaj stabilecon.

Wang emfazis, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Tajlando ne nur antaŭenigis disvolviĝon de ambaŭ landoj, sed ankaŭ alportis efektivajn profitojn al la du popoloj.

Don Pramudwinai diris, ke li antaŭĝojas kontribui al la disvolviĝo de la rilatoj inter Tajlando kaj Ĉinio kaj antaŭenigos iliajn proksimajn rilatojn per konkretaj agoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree