Ĉina aviadilo portanta humanitarajn provizaĵojn ekflugis al Sirio
Yu Publikigita: 2023-02-14 19:35:38

La Ĉina Agentejo pri Internacia Disvolva Kunlaboro diris, ke ĉina ĉartita aviadilo portanta humanitarajn provizaĵojn ekflugis marde frumatene al Sirio trafita de tertremo.

Laŭ la agentejo, la aviadilo portanta krizhelpajn provizaĵojn foriris el Nankino, ĉefurbo de la provinco Jiangsu, kaj atingos Damaskon la 15an de februaro laŭ loka tempo.

La agentejo diris, ke la provizaĵoj inkluzivas ĉirkaŭ 30 000 sukurajn pansaĵojn, 10 000 vatitajn vestojn, 300 kotonajn tendojn, 20 000 litkovrilojn kaj 70 000 adoltajn vindotukojn, kaj ankaŭ krizokazajn medicinajn ekipaĵojn kiel spiratorojn, anesteziajn maŝinojn, oksigenajn generatorojn kaj kirurgiajn LED-lumilojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree