La Nacia Ovala Rapidsketejo
Lucia Publikigita: 2022-01-25 14:15:07

Jen estas la Nacia Ovala Rapidsketejo, ĝi montras la kombinaĵon de malmola glacio kaj mola rubando.

Influite de la Vintraj Olimpikoj, pli kaj pli multaj ĉinoj ekamas vintrajn sportojn, kaj la neĝglacia industrio rapide disvolviĝis en Ĉinio. En 2018 en Ĉinio estis nur 609 sketejoj kaj 524 skiejoj, sed ĝis la fino de 2020 jam estis preskaŭ 1 200 sketejoj kaj 800 skiejoj.

La ĉarmo de la Vintraj Olimpikoj estas vere granda!

Engaĝi 300 milionojn da homoj en vintrajn sportojn kaj disvastigi korpkonstruadon tutlande estas unu el la daŭripovaj celoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj.

La Pekinaj Vintraj Olimpikoj inkluzivis daŭrigeblecon en siajn ĉiujn fazojn. Ekzemple, en la konstruado de konkuresjoj estis uzataj ses heredaĵoj de la Pekinaj Olimpikoj de 2008. Inter ili, la "Akva Kubo", la Nacia Naĝada Centro, estis transformita en la "Glacian Kubon" por glitŝtonado, kio etas multe reduktis la koston de malmuntado en la posta etapo, kaj ankaŭ evitas karbonan emisiadon el nova konstruado.

Tio ne estas ĉio. La du rapidegaj fervojlinioj, Jingzhang kaj Jingli, konstruitaj por la Vintraj Olimpikoj, certigas la transportadon inter konkursaj zonoj dum la vintraj olimpikoj, kaj daŭre kontribuos al la integra disvolviĝo de la regionoj post la konkursoj. Krome, la okazigo de la Vintraj Olimpikoj liveris grandan nombron da laborpostenoj por la lokanoj en la konkursaj zonoj, kaj pli ol 80 000 homoj profitas de tio.

Tio signifas ke post la olimpikoj, ili daŭre profitigios la lokanoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree