Ĉinio atendas antaŭenigon de rilatoj kun Irano
Yu Publikigita: 2023-02-14 19:36:58

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris lunde, ke Ĉinio atendas labori kun Irano por fari la venontan viziton de la irana prezidento al Ĉinio kiel okazon por puŝi la ĉina-iranan ampleksan strategian partnerecon al pli granda disvolviĝo.

La ministerio anoncis, ke laŭ la invito de prezidanto Xi Jinping, prezidento de la Irana Islama Respubliko Ebrahim Raisi faros ŝtatan viziton al Ĉinio de la 14a ĝis la 16a de februaro.

Wang diris en regula gazetara konferenco, ke ĉi tio estos la unua vizito de prezidento Raisi al Ĉinio, kaj la du ŝtatestroj interparolos, kune planos kaj gvidos la venontan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj kaj interŝanĝos vidpunktojn pri regionaj kaj internaciaj demandoj de komuna zorgo dum la vizito.

Wang diris ankaŭ, ke ĉina ĉefministro Li Keqiang, kaj Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, respektive renkontiĝos kun prezidento Raisi.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree