Usona ĵurnalo The New York Times publikigis artikolon en la 9a de februaro, dirante, ke plimulto da usonanoj ne plu konfidas la profesiecon de novaĵaj institucioj.
La artikolo citis la plej freŝan rezulton de usona opinisondo-institucio Gallup, montrante, ke nur 16% da usonanoj kredas novaĵojn publikigitajn en ĵurnaloj, malkreskante je 25% kompare kun 2012 kaj 35% kompare kun 2002; nur 11% da usonanoj kredas novaĵojn elsenditajn per televidoj kaj 53% da usonanoj definitive esprimas sian malkonfidon al la televidaj novaĵoj.
La artikolo diris, ke tiu “dekadenco de novaĵoj” neeviteble kondukos al la kompleta detruo de la malmulta prestiĝo de la ĉefaj amaskomunikiloj en Usono.