Ĉinio kaj Albanio subskribis memorandon de kompreno pri turisma kunlaboro
Yu Publikigita: 2023-02-15 17:11:58

Ĉinio kaj Albanio subskribis memorandon de kompreno pri duflanka turisma kunlaboro en Tirano marde.

La dokumento estis subskribita de ĉina ambasadoro al Albanio Zhou Ding kaj albana ministro pri turismo kaj medio Mirela Kumbaro.

Zhou diris, ke la subskribo de la memorando de kompreno estas la plej nova atingo de konkreta kunlaboro inter la du landoj post la interkonsento pri reciproka vizoliberigo subskribita en la lasta monato.

Li diris, ke la subskribo de ĉi tiuj du dokumentoj stimulos la potencialon de turisma kunlaboro kaj akcelos interpopolan komunikadon de Ĉinio kaj Albanio.

Kumbaro diris, ke la turisma industrio, unu el la kolonaj industrioj de Albanio, rapide renormaliĝis. La lando akceptis 7 milionojn da turistoj pasintjare, kio superis la nivelon antaŭ la pandemio KOVIM-19. Ŝi diris, ke Albanio atendas bonvenigi pli da ĉinaj turistoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree