Ĉinio oponas usonan enigon de ĉinaj entoj en liston de eksportregado
Yu Publikigita: 2023-02-15 17:03:07

Proparolanto de la Ministerio pri Komerco diris marde, ke Ĉinio firme oponas la usonan movon enigi ses ĉinajn entojn en la liston de eksportregado je la tiel nomataj motivoj de subteno al la aerokosmaj programoj de Ĉinio kiel militaj aerŝipoj.

La proparolanto diris, ke Usono delonge misuzis eksportregadajn rimedojn por subpremi kompaniojn de aliaj landoj kaj malhelpi regulajn ekonomiajn kaj komercajn interŝanĝojn.

La proparolanto diris, ke ĉi tiuj movoj severe vundis la legitimajn rajtojn kaj interesojn de influitaj kompanioj, subfosis la sekurecon kaj stabilecon de tutmondaj provizaĉenoj kaj malhelpis la renormaligon kaj kreskon de la monda ekonomio, kaj ke Ĉinio urĝas la usonan flankon ĉesigi senbazan subpremon de ĉinaj firmaoj, kaj faros necesajn agojn por protekti la legitimajn rajtojn kaj interesojn de siaj firmaoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree