Xi interparolas kun irana prezidento, rigardante novan progreson en la rilatoj
Qiujieming Publikigita: 2023-02-15 17:01:19

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde interparolis kun vizitanta prezidento de la Islama Respubliko de Irano Ebrahim Raisi en Pekino.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Irano ĝuas tradician amikecon kaj duflankaj rilatoj eltenis la provojn de diversaj internaciaj sortoŝanĝoj.

Xi diris, ke fronte al kompleksaj ŝanĝoj en la mondo, tempoj kaj historio, Ĉinio kaj Irano subtenis unu la alian, kunlaboris por batali kontraŭ la novkronvirusa pandemio, firmigis strategian reciprokan konfidon kaj faris konstantan progreson en praktika kunlaboro, kiu antaŭenigis komunajn interesojn, protektis internacian justecon kaj verkis novan ĉapitron en la amikeco de Ĉinio kaj Irano.

Xi emfazis, ke Ĉinio antaŭenigas la rejunigon de la ĉina nacio en ĉiuj frontoj per ĉina vojo al modernigo, senŝanceliĝe antaŭenigas altkvalitan disvolviĝon kaj malfermon, kaj senŝanceliĝe subtenas la mondan pacon kaj antaŭenigas komunan disvolviĝon.

Xi diris, ke Ĉinio ĉiam rigardas kaj disvolvas siajn rilatojn kun Irano el strategia perspektivo. Kiel ajn ŝanĝiĝos la internacia kaj regiona situacio, Ĉinio senŝanceliĝe disvolvos amikan kunlaboron kun Irano, antaŭenpuŝos novan disvolviĝon de la ĉina-irana ampleksa strategia partnereco, kaj ludos pozitivan rolon en mondpaco kaj homa progreso.

Xi emfazis, ke Ĉinio subtenas Iranon por protekti siajn suverenecon, sendependecon, teritorian integrecon kaj nacian dignon, subtenas Iranon kontraŭstari unuflankecon kaj ĉikanadon, kaj kontraŭas eksterajn fortojn enmiksiĝantajn en la internajn aferojn de Irano kaj subfosantajn la sekurecon kaj stabilecon de Irano.

Xi diris, ke Ĉinio pretas daŭrigi reciprokan subtenon kun Irano pri demandoj koncernantaj la ĉefajn interesojn de la du landoj.

Xi rimarkigis, ke Ĉinio pretas kunlabori kun Irano por efektivigi duflankan ampleksan kunlaboran planon, profundigi praktikan kunlaboron pri komerco, agrikulturo, industrio kaj infrastrukturo, kaj importi pli altkvalitajn iranajn agrikulturajn produktojn.

Xi aldonis, ke Ĉinio volas daŭrigi kunlaboron kun Irano sub la iniciato Zono kaj Vojo por antaŭenigi konekteblecon kaj pligrandigi interpopolajn interŝanĝojn.

Xi diris, ke konservi stabilecon en Mezoriento estas esenca por la bonfarto de landoj kaj homoj en la regiono kaj estas kerna por protekti la mondan pacon, antaŭenigi tutmondan ekonomian disvolviĝon kaj certigi stabilan energiprovizon.

Xi diris, ke Ĉinio aprezas la volon de Irano aktive plibonigi rilatojn kun siaj najbaroj, kaj subtenas regionajn landojn en solvado de disputoj per dialogo kaj konsultado por atingi bonnajbaran amikecon. Ĉinio volas daŭrigi ludi konstruivan rolon por antaŭenigi regionajn pacon kaj stabilecon.

Xi diris, ke Ĉinio volas plifortigi komunikadon kaj kunlaboron kun Irano en multflankaj platformoj kiel la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), praktiki veran multflankismon kaj protekti komunajn interesojn de evoluantaj landoj.

Parolante pri la Komuna Ampleksa Plano de Agado (KAPA, angle: JCPOA), Xi diris, ke Ĉinio daŭre partoprenos konstruive en la intertraktadoj pri rekomenco de la nuklea interkonsento, subtenos Iranon por protekti ĝiajn legitimajn rajtojn kaj interesojn, kaj laboros por frua kaj taŭga solvo de la irana nuklea demando.

Raisi diris, ke la tempo-provita amikeco inter Irano kaj Ĉinio fariĝis eĉ pli firma dum la tempo pasas. Kiel du sendependaj ĉefaj landoj, la rilatoj inter Irano kaj Ĉinio baziĝas sur la spirito de reciproka respekto, kaj ili estas sinceraj strategiaj partneroj indaj por reciproka konfido.

Raisi emfazis, ke irana engaĝiĝo por profundigi kaj altgradigi la ampleksan strategian partnerecon inter Irano kaj Ĉinio estas neŝancelebla kaj ne estos tuŝita de ajnaj ŝanĝoj en la internacia kaj regiona situacio.

Raisi diris, ke Irano atendas plifortigi interŝanĝojn kun Ĉinio en ĉiuj niveloj, efektivigi la ampleksan kunlaboran planon inter la du landoj, profundigi praktikan kunlaboron en la kampoj de komerco kaj infrastrukturo, interalie, bonvenigas ĉinajn entreprenojn, kiuj celas investi en Irano, kaj atendas pli da ĉinaj turistoj vizitantaj Iranon.

Li dankis la ĉinan flankon pro ĝia valora helpo al Irano por batali kontraŭ KOVIM-19, kaj subteni justecon pri aferoj kiel la intertraktadoj pri la KAPA.

Li diris, ke Irano firme subtenas kaj aktive partoprenos en la Zono kaj Vojo, la Tutmonda Disvolva Iniciato kaj la Tutmonda Sekureca Iniciato proponitaj de Ĉinio.

Rimarkinte, ke kaj Irano kaj Ĉinio firme kontraŭas unuflankismon kaj hegemoniismon, kaj ankaŭ eksteran enmiksiĝon en internajn aferojn, Raisi diris, ke Irano firme subtenas Ĉinion protekti ĝian suverenecon kaj teritorian integrecon.

Raisi diris, ke Irano volas plifortigi komunikadon kun Ĉinio pri internaciaj kaj regionaj aferoj, konservi bonan kunlaboron en multflankaj okazoj kiel la ŜKO, kune protekti internaciajn justecon kaj konservi regionan kaj mondan pacon kaj sekurecon.

La du ŝtatestroj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri internaciaj kaj regionaj aferoj de komuna zorgo.

Post la interparolo, Xi kaj Raisi kune atestis la subskribon de kelkaj duflankaj kunlaboraj dokumentoj pri agrikulturo, komerco, turismo, mediprotektado, sano, katastrofhelpo, kulturo, sporto kaj aliaj kampoj.

Dum la tritaga vizito de Raisi, la du landoj ankaŭ publikigos komunan deklaron.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree