Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin merkrede diris en regula gazetara konferenco, ke estis decidite post konsiliĝo de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU), ke en la proksima estonteco okazos la 38a Dialogo pri Homaj Rajtoj inter Ĉinio kaj la EU en Bruselo, Belgio. Ĝi estos prezidata de la estroj de la Departemento pri Internaciaj Organizoj kaj Konferencoj de la Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kaj direktoro por Azio kaj Pacifiko de Eŭropa Servo por Ekstera Agado, kun partopreno de koncernaj departementoj de la du flankoj. La du flankoj interŝanĝos opiniojn pri progreso en la kampo de homaj rajtoj, internacia kunlaboro de homaj rajtoj kaj aliaj aferoj. Surbaze de egaleco kaj reciproka respekto, Ĉinio volas fari konstruivan dialogon kaj kunlaboron kun ĉiuj partioj, inkluzive de la EU, pri homaj rajtoj, por plifortigi komprenon kaj plivastigi konsenton.