Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis kun sia irana paralelulo
Yu Publikigita: 2023-02-15 17:20:12

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang renkontiĝis kun sia irana paralelulo Hossein Amir-Abdollahian en Pekino marde.

Qin diris, ke la fruktodona interparolo inter la du ŝtatestroj rezultigis vastan kaj gravan konsenton, liveris gravan strategian gvidadon kaj injektis grandan movforton en la disvolviĝon de la duflankaj rilatoj. Ĉinio volas labori kun Irano por profundigi praktikan kunlaboron, plifortigi interpopolajn interŝanĝojn, efektivigi la plej novan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj kaj progresigi la ĉina-iranan ampleksan strategian partnerecon.

Qin aldonis, ke la du flankoj devas plu subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj, plifortigi kunordigon kaj kunlaboron pri internaciaj kaj regionaj demandoj, fari komunajn klopodojn por antaŭenigi daŭran pacon kaj stabilecon en la regiono kaj protekti la komunajn interesojn de evoluantaj landoj kaj internacian senpartiecon kaj justecon.

Amir-Abdollahian diris, ke Irano donas grandan gravecon al disvolvado de la rilatoj kun Ĉinio, kaj volas labori kun Ĉinio por efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj kaj certigi, ke la plano pri ampleksa kunlaboro inter la du landoj atingu pli da rezultojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree