Vintraj Olimpikoj — Platformo por Multkultura Integriĝo
Lucia Publikigita: 2022-01-24 16:33:36

Pekino estas la sola gastiganto-urbo de la Someraj kaj Vintraj Olimpikoj en la mondo

Februare 2022, okazos la 24a Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj en Pekino kaj Zhangjiakou.

Kiel sciate, la industrio de vintraj sportoj en Ĉinio komenciĝis en la lastaj jaroj, nun ĝi havas pli grandan disvolviĝon pro pliiĝo de pokapa enspezo kaj interesiĝo de la homamaso al vintraj sportaj programoj. Tiel estiĝis ĉirilata industria strukturo en preskaŭ ĉiuj lokoj de la lando. Danke al disvastigo de la vintra kulturo akcelata de la Vintraj Olimpikoj, en 2022 la totala skalo de la industrio havos valoron de pli ol 800 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 105 miliardoj da eŭroj); en 2025 ĉirkaŭ 300 milionoj da ĉinoj partoprenos en vintraj sportoj.

La Nacia Ovala Rapidsketejo

Jen estas la Nacia Ovala Rapidsketejo, ĝi montras la kombinaĵon de malmola glacio kaj mola rubando.

Influite de la Vintraj Olimpikoj, pli kaj pli multaj ĉinoj ekamas vintrajn sportojn, kaj la neĝglacia industrio rapide disvolviĝis en Ĉinio. En 2018 en Ĉinio estis nur 609 sketejoj kaj 524 skiejoj, sed ĝis la fino de 2020 jam estis preskaŭ 1 200 sketejoj kaj 800 skiejoj.

La ĉarmo de la Vintraj Olimpikoj estas vere granda!

Engaĝi 300 milionojn da homoj en vintrajn sportojn kaj disvastigi korpkonstruadon tutlande estas unu el la daŭripovaj celoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj.

Zhangjiakou-a Skisaltad-centro

Jen estas Zhangjiakou-a Skisaltad-centro. Ĝia formo similas al la 'ruyi', tradicia ĉina objekto, kiu laŭdire alportas bonŝancon.

La Pekinaj Vintraj Olimpikoj inkluzivis daŭrigeblecon en siajn ĉiujn fazojn

La Pekinaj Vintraj Olimpikoj inkluzivis daŭrigeblecon en siajn ĉiujn fazojn. Ekzemple, en la konstruado de konkuresjoj estis uzataj ses heredaĵoj de la Pekinaj Olimpikoj de 2008. Inter ili, la "Akva Kubo", la Nacia Naĝada Centro, estis transformita en la "Glacian Kubon" por glitŝtonado, kio etas multe reduktis la koston de malmuntado en la posta etapo, kaj ankaŭ evitas karbonan emisiadon el nova konstruado.

Tio ne estas ĉio. La du rapidegaj fervojlinioj, Jingzhang kaj Jingli, konstruitaj por la Vintraj Olimpikoj, certigas la transportadon inter konkursaj zonoj dum la vintraj olimpikoj, kaj daŭre kontribuos al la integra disvolviĝo de la regionoj post la konkursoj. Krome, la okazigo de la Vintraj Olimpikoj liveris grandan nombron da laborpostenoj por la lokanoj en la konkursaj zonoj, kaj pli ol 80 000 homoj profitas de tio.

Tio signifas ke post la olimpikoj, ili daŭre profitigios la lokanoj.

Dario Capelli kaj liaj lernantoj

Jen estas bildo prezentanta rakonton pri la ĉeftrejnisto de la ĉina teamo por la paralimpika alpa skiado. Dario Capelli kaj liaj lernantoj.

ĈKG starigis 5G rektelsendan studion en altrapida trajno

Rektelsendado de superaltdifinaj videaĵoj sur kuglotrajno moviĝanta je 350 kilometroj po horo certe devas esti ekstreme malfacila laboro, sed Ĉina Komunikila Group (ĈKG) neniam evitas tian defion.  ĈKG rivelis la novan kaj plej altnivelan rektelsendan studion sur la altrapida fervoja linio liganta ĉinan ĉefurbon Pekino kaj olimpikan kungastigantan urbon Zhangjiakou, montrante la superecon de la lando en pluraj kampoj de avangarda teknologio.


Pekino estas preta!

Mi estis impresita de la rakontoj de multaj sportistoj. Ili kortuŝas min kaj sentigas al mi, ke iliaj penoj havas grandegan signifon. Ekzemple, kanada neĝtabulisto Max PARROT, post tri-jara malfacila kuracado, li finfine venkis la malsanon kaj revenis al la konkurso, kaj fine gajnis la oran medalon en la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. La rakonto estas tre inspira ĉu ne?

17-jara ĉina neĝtabula ĉampiono Su Yiming estas sperta juna aktoro. Li ankaŭ montris sian elstaran kapablon pri skiado en televidaj serioj.

Kaj ne forgesu la volontuloj. Ili ludis gravan rolon por la sukceso de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree