Kies masko de homaj rajtoj estis demetita?
Qiujieming Publikigita: 2023-02-15 20:09:01

La 3an de februaro, trajno elreliĝis en Ohio, Usono, kaŭzante fajron. Laŭ raportoj de usonaj amaskomunikiloj, ĉirkaŭ 50 vagonoj de kargotrajno elreliĝis, 10 vagonoj estis ŝarĝitaj per toksaj kemiaĵoj, kaj 5 vagonoj portantaj vinilan kloridon estis en risko de eksplodo. La 6an de februaro, la loka krizresponda sekcio decidis fari “regadan eligon” de la toksa gaso, tio estas elŝuti vinilan kloridon en pretigitan tunelon por eksplodo, kaj urĝe evakuis la loĝantojn ene de kelkaj kilometroj. Tri tagojn poste, loka registaro diris al loĝantoj, ke ili povas reveni al siaj hejmoj, deklarante, ke la elreligita trajno kaŭzis nenian poluon. Sed la 13an de februaro, granda nombro da teruraj fotoj ekaperis en sociaj retoj, montrante flamojn leviĝantajn al la ĉielo, nigran fumon ondiĝantan, kaj grandegan fungonubon leviĝantan de la proksima grundo. Tio ebligas al la homoj vidi la gravecon de la akcidento.

Tio, kion homoj plej volas scii, estas: Kiom da media damaĝo kaŭzis la trajno-elreliĝo? Kiajn kontraŭrimedojn prenos la usona registaro kaj la fervoja kompanio implikita en la akcidento? Sed ĝis nun, iliaj serioj da agoj kaj respondoj estis desapontaj.

Unue, la datumoj publikigitaj de Norfolk Southern Railway, al kiu apartenas al la trajno, montris, ke la toksaj kemiaĵoj transportitaj de la vagonoj ne nur estas vinila klorido, sed la koncernaj departementoj de la usona registaro ne publikigis la konkretan kvanton de emisiado de toksaj kemiaĵoj ĝis nun. Kaj vinila klorido estas senkolora, brulema kaj kancerogena. Post eksploda brulado, ĝi produktas fosgenon kaj hidrogenan kloridon, kiuj ankaŭ estas toksaj gasoj.

Due, estas paradoksoj en la raportoj de la usonaj amaskomunikiloj pri ĉi tiu afero. En gazetara konferenco okazigita en Ohio la 8an de februaro, raportisto estis arestita de la polico dum li raportis en rekta elsendo. La kialo estas, ke lia rekta elsendo “obstrukcis” la gazetaran konferencon. Kiam la vivo, sano kaj sekureco de la vivmedio de la usona popolo alfrontas grandegajn minacojn, kial ili eĉ ne esti kontentaj pri la plej baza rajto al sciado?

La 13an de februaro, kiam usona ministro pri transportado Pete Buttigieg ĉeestis okazaĵon, li vigle sensaciigis la daŭrajn infrastrukturajn projektojn, sed nenion diris pri la gasfluo kaŭzita de la trajnoelreliĝo en Ohio. Ne mirinde, ke multaj usonanoj satiris, “Estas miraklo, ke Usono ankoraŭ povas funkcii sub tia reĝimo.”

La devo de registaraj oficistoj estas respekti homajn rajtojn kaj protekti vivojn, tamen usonaj politikistoj kaj interesgrupoj malantaŭ ili kvazaŭ kutimiĝas al damaĝo de publikaj interesoj. Kiu protektos la vivojn de ordinaraj usonanoj kaj kiu defendos iliajn saninteresojn? Usonaj politikistoj, kiuj ĉiam parolas pri homaj rajtoj, ne devas ŝajnigi sin surdaj kaj mutaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree