Ĉinio invitas ĵurnalistojn raporti pri jaraj "du sesioj"
Yu Publikigita: 2023-02-16 17:15:56

La Nacia Popola Kongreso de Ĉinio (NPK), la nacia leĝdona instanco, kaj la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), la nacia politika konsultiĝa organo de la lando, invitas enlandajn kaj eksterlandajn ĵurnalistojn raporti pri iliaj jaraj sesioj en marto, laŭ oficiala deklaro publikigita ĵaŭde.

La unua sesio de la 14a NPK estas planita malfermiĝi la 5an de marto, kaj la unua sesio de la 14a Nacia Komitato de la ĈPPKK ekos la 4an de marto.

La deklaro kune publikigita de la ĝeneralaj oficejoj de la Konstanta Komitato de la NPK kaj la Nacia Komitato de la ĈPPKK diris, ke novaĵa raportado de la du sesioj estos efektivigita per diversaj rimedoj, inkluzive de surlokaj raportoj, interretaj videoligoj kaj skribaj formoj, kaj ĉinaj kaj alilandaj ĵurnalistoj en Pekino estas bonvenaj por partopreni en rilataj raportaj agadoj.

La deklaro aldonis, ke ankaŭ alilandaj ĵurnalistoj estas bonvenaj por raporti pri la okazaĵoj per interretaj videoligoj aŭ skribaj formoj. Alilandaj ĵurnalistoj, kiuj volas raporti pri la du sesioj, devas sendi peticiojn al la gazetara centro de la du sesioj. Raportistoj el Hongkongo kaj Makao devas peti aliĝon ĉe la interligaj oficejoj de la centra registaro en la du specialaj administraciaj regionoj, kaj raportistoj el Tajvano devas sin turni al la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree