Modernigo de agrikulturo kaj kamparaj regionoj helpas ĉinan modernigon
Qiujieming Publikigita: 2023-02-16 19:27:57

Novaj teknologioj helpantaj agrikulturan produktadon estas gravaj rimedoj por plibonigi la efikecon de agrikultura produktado.

La centra registaro ĉiam donis grandan gravecon al agrikulturo. La centraj dokumentoj n-ro 1 publikigitaj ĉiujare estis rilataj pri agrikulturo kaj laboroj de kamparaj regionoj dum jardekoj. La 13an de februaro, Ĉinio publikigis sian “centran dokumenton n-ro 1” por 2023, emfazante ampleksan antaŭenigon de kampara revigligo, rapidigon de mordernigo por agrikulturo kaj kamparaj regionoj, akcelanrapidigon de konstruadon de granda agrikultura lando kaj konstruadon de kamparaj regionoj taŭgaj por loĝado kaj laboro.

Modernigo de agrikulturo kaj kamparaj regionoj povas rekte influi la kvaliton de la ĉina modernigo. Tial, en la projekto de ĉina modernigo, agrikultura kaj kampara modernigo estas la plej baza kaj plej peniga parto.

Doktoro Robert Kuhn diris ,ke Ĉinio ne povas pretendi atingi “bazan socialisman modernigon” - la celo de la lando por 2035 - se kamparanoj, agrikulturo kaj kamparaj regionoj restas relative malfortaj. La defio de kampara vigliĝo estas ne nur plibonigi tradiciajn labormanierojn, sed ankaŭ trovi novajn labormanierojn. La unua principo de kampara vigliĝo estas fokusiĝi al agrikulturo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree