Kie originis Ĉinio
Ĝoja Publikigita: 2023-02-16 18:46:10

Kiel la nomo "Ĉinio" naskiĝis antaŭ kvin mil jaroj? Ĉu ni povas trovi la unuan mencion de “Ĉinio” inter la vasta kolekto de malnovaj tekstoj kaj kulturaj relikvoj?

Ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis la Ruinojn Yin en urbo Anyang de la ĉina centra provinco Henan oktobre de 2022 kiel sian unuan enlandan inspekton post la 20-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Substrekante gravecon de arkeologia laboro, Xi diris, ke la lando devas plupaŝe profundigi esploradon de origino de ĉina civilizacio.

Arkeologio ne nur respondas filozofiajn demandojn ekzemple "De kie mi venis?" kaj "Kien mi iros?", sed ankaŭ donas inspirojn pri "Kie originis Ĉinio?"

Wang Hong, vicdirektoro de Akademia Komitato de Baoji-Bronza Muzeo, diris, ke la plej frua senco de "中" (Zhong) estas paliso, kiun triba ĉefo metis centren de la tribo kiam li kunvenis. Ĝi ankaŭ markis la centron de la tribo. Kaj "国" (Guo) estas nia tradicia ĉina ideogramo "或" (Huo) en "國"(Guo), reprezentante la urbon kaj tranĉeon.

Dekstra "戈" (Ge) havas la sencon de armilo, kaj maldekstra (Guo), lando. La ideogramoj tiel estas tradukitaj: Popolo devas uzi armilojn por defendi siajn hejmojn.

Laŭ Gao Xing, esploristo de Instituto de Vertebra Paleontologio kaj Paleoantropologio sub Ĉina Akademio de Sciencoj, pli ol 99% de historio estas ne skribita, do kiel oni povas konstrui tian longan historion? Tute danke al arkeologio, jen la signifo de arkeologio. Do la plej rekta afero por ni estas, ke ni devas trovi la originon nian. Troviĝas la tri filozofiaj demandoj: De kie mi venis, kie nun mi estas, kaj kien mi iros?

Chen Xingcan, direktoro de la Instituto de Arkeologio sub Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris: "Ni ne estas kastelo en aero, kaj ni estas nacio kun la historio kaj kulturo de kvinmiljara civilizacio. Ni disvolviĝis sur tiu ĉi bazo, kiu diferencas de tiuj kun civilizacioj de kvin cent ĝis du mil jaroj. Ĝi estas bazoj por nia mondkoncepto, alfronti estonton kaj nia piedteno en la mondo hodiaŭ. Tiel, unu el la plej gravaj kialoj de atento de ŝtataj gvidantoj al arkeologio estas tio, ke ĝi povas liveri al ni resursojn de kultura memfido."

Lastajn jarojn novaj trovoj de ĉina arkeologio ankaŭ surprizis eksterlandajn amikojn kaj internaciajn ŝatantojn. Ili komentis, ke "Ĉinio strebas al monda gvidanto de arkeologio" kaj "Tiu ĉi epoko estas la ora por ĉina arkeologio…". Aparte en la lastaj dek jaroj, la ĉina registaro investis gigantajn resursojn por disvolvi arkeologion. Nur ĉinaj arkeologoj scias akceladon kaj kuraĝigon de Xi por resursoj de investo. 

Novembre de 2012 Xi Jinping elmetis realigon de "la Ĉina Revo de Nacia Rejuniĝo" kiel landan mision de la KPĈ en la nova epoko. Kiel revigligi la landon? Kia la lando fariĝos? Xi jam havis aranĝon. Li komprenas, ke "sen kompleta memfido en nia kulturo kaj sen riĉa kaj prospera kulturo, la ĉina nacio ne povas sin rejunigi." Ĵus post pli ol unu jaro post kiam Xi Jinping estis elektita kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, li klare elmetis "kulturan memfidon". Poste malpli ol unu monaton li elmetis unuafoje, ke kultura memfido estas fundamento, kaj li substrekis tion en multaj okazoj.

Ran Honglin, direktoro de Kulturaj Sanxingdui-Relikvoj kaj Arkeologia Esplora Instituto, diris: "Ni ricevis fortan garantion en fondusoj, homresursoj, materialoj, ekipaĵoj kaj subtenaj rimedoj. Antaŭe tion ni tute ne imagis. Serio da ĉefaj arkeologiaj lokoj, inkluzive de Liangzhu-Yin-Ruinoj, Sanxingdui, Dunhuang kaj argilaj figuroj de militistoj kaj ĉevaloj ĉe la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, permesas nin skizi la plej gloran periodon de nia antikva ĉina historio."

Laŭ Zhang Ling, direktoro de la Arkeologia Administra Sektoro de la Ŝtata Administracio de Kultura Heredaĵo, Jen la periodo de centraliza apero de arkeologiaj trovoj. Nia plena teorio de arkeologio, inkluzive de apliko de scienc-teknikaj metodoj en arkeologiaj laboroj kaj interfaka kunlaboro, ŝanĝis tradician komprenon de arkeologia laboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree