Proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj merkrede diris, ke Ĉinio prenos kontraŭrimedojn konforme al la leĝo kontraŭ koncernaj usonaj entoj, kiuj subfosis la suverenecon kaj sekurecon de Ĉinio, responde al usonaj sankcioj kontraŭ ĉinaj kompanioj kaj institucioj.
Proparolanto Wang Wenbin diris en regula gazetara konferenco, ke la eniro de ĉina civila senpilota aerŝipo en la usonan aerspacon estas tute neintencita, neatendita kaj izolita evento kaŭzita de nerezistebla forto, kaj ke la ĉina flanko multfoje komunikis tion al la usona flanko.
Tamen, Usono troreagis misuzante la forton kaj pliigante la situacion, Wang diris, aldonante, ke Usono uzis la okazaĵon kiel pretekston por efektivigi kontraŭleĝajn sankciojn al ĉinaj kompanioj kaj institucioj.
Wang diris, “Ĉinio firme oponas tion kaj prenos kontraŭrimedojn konforme al la leĝo kontraŭ koncernaj usonaj entoj, kiuj subfosis la suverenecon kaj sekurecon de Ĉinio, por protekti la suverenecon kaj legitimajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio.”