Plej alta leĝdona instanco de Ĉinio kondamnas rezolucion de usona Ĉambro de Reprezentantoj pri ĉina aerŝipo
Yu Publikigita: 2023-02-16 17:05:10

La Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, ĵaŭde forte kondamnis kaj firme oponis lastatempan rezolucion de la Ĉambro de Reprezentantoj de Usono pri la eniro de ĉina civila senpilota aerŝipo en la aerspacon de Usono.

La Komitato pri Eksterlandaj Aferoj de la NPK diris en deklaro, ke la tiel nomata rezolucio pri uzo de altaltituda balono fare de Ĉinio super la usona teritorio sensaciigas la "ĉinan minacon", kio estas nenio alia ol malica sensaciado kaj politika manipulado.

La deklaro diris, ke la NPK forte kondamnas kaj firme oponas la rezolucion.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree