Franca prezidento Macron renkontiĝas kun altranga ĉina diplomato
Qiujieming Publikigita: 2023-02-16 16:58:35

Franca prezidento Emmanuel Macron merkrede renkontiĝis kun Wang Yi, direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

Wang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, transdonis la korajn salutojn de ĉina prezidanto Xi Jinping al Macron, antaŭ ol informi lin pri la signifo de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Rimarkinte, ke Ĉinio ĉiam rigardas Francion kiel prioritatan partneron de kunlaboro, Wang diris, ke Ĉinio volas plifortigi altnivelajn interŝanĝojn kun Francio, malfermi novajn perspektivojn al ĉina-francaj rilatoj, injekti novan impulson al la disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU), kaj fari novajn kontribuojn por antaŭenigi internacian kunlaboron kaj pritrakti tutmondajn defiojn.

Ĉinio kaj Francio helpis unu la alian en la batalo kontraŭ la novkronvirusa pandemio, Wang diris, aldonante, ke ĉar la ĉina ekonomio kaj la socio rapide renormaliĝis, Ĉinio pretas plene rekomenci interŝanĝojn kun Francio en diversaj kampoj.

Macron petis Wang transdoni lian koran saluton al prezidanto Xi Jinping kaj gratulis pro la sukceso de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Macron diris, ke li antaŭĝojas renkontiĝi kun prezidanto Xi Jinping por renovigi amikecon, antaŭenigi kunlaboron kaj krei pli bonan estontecon.

Rimarkinte, ke Francio donas grandan gravecon al sia rilato kun Ĉinio, Macron emfazis, ke estas tre grave plifortigi strategian dialogon inter la du landoj.

Fronte al la pli komplika internacia situacio, Francio kaj Ĉinio devas kunlabori por konservi stabilecon kaj ekvilibron, subteni multflankismon, kontraŭbatali blokan konfrontiĝon kaj eviti disrompiĝon de la mondo.

Macron aldonis, ke Francio esperis plifortigi duflankan kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj kiel klimatŝanĝiĝo, biodiverseco kaj mara medio-protekto.

Ili ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la ukraina demando.

Wang emfazis, ke Ĉinio adoptis objektivan kaj senpartian sintenon kaj ĉiam engaĝiĝis antaŭenigi pacan intertraktadon.

Wang rimarkis, ke Ĉinio donis gravecon al la rolo de Francio kiel sendependa grava lando, kaj pretis starigi kunlaboron kun la internacia komunumo, inkluzive de Francio, por antaŭenigi vojon de politika solvo kaj frue atingi batalhalton.

Merkrede Wang renkontiĝis ankaŭ kun franca ministro pri Eŭropo kaj Eksterlandaj Aferoj Catherine Colonna.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree