Xi Jinping: Mi sopiris al Dunhuang
Pluveta Publikigita: 2023-02-16 17:55:07

“Ĝi estis delikata vizaĝo de Bodisatvo, sed duono de ĝi defalis, la tavolo de pigmento mankis, kaj estus bonege se ĝi povus esti fiksita.”Tion diris Fan Zaixuan, esploristo de Dunhuang-Akademio.

“Kiam la vento blovas, la flokoj de murpentraĵo falas kiel neĝeroj. Miaj larmoj preskaŭ falis, kiam mi vidis tion.” Tion diris Li Yunhe, esploristo de Dunhuang-Akademio.

En Dunhuang, la vento regis ĉion. Ĝi blovigas la moviĝantajn aĵojn en sablon, kaj ĉizas la nemoveblajn aĵojn en pentraĵojn. Ĉe la piedo de la monto Mingsha, apud la rivero Dangquan, trankvile staras la grotoj de Mogao. La 735 kavernoj sur la klifo rakontas la historion de miloj da jaroj. Prezidanto Xi Jinping iam diris, "Mi sopiris al Dunhuang."

Dum la inspektado de Xi Jinping en Gansu-provinco en 2019, li unue vizitis la Mogao-grotojn en Dunhuang-gubernio.

Antaŭ la simpozio, Xi iris al la kavernoj por fari ĉelokan esploron pri la protekto de murpentraĵoj de Dunhuang. Li unue inspektis la naŭetaĝan pagodon, kiu estas la plej ikoneca konstruaĵo en la Grotoj de Mogao. Iam pro enfluado de pluvo, la murpentraĵoj kaj la Budho-skulptaĵoj ene de la konstruaĵo estis en danĝero de erozio de pluvakvo. Post la 18-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ)  , la konstruaĵo estis provizore fermita al vizitantoj por la sesa riparo en sia historio.

En la periodo, kiam mankis videoregistraĵoj, la murpentraĵoj en Dunhuang estis same kiel fotoj kaj bildaj pruvoj de historio. Homoj povas vidi Ĉinion tra la dek dinastioj en ĝi.

Kiam Xi proksimiĝis al la murpentraĵo, li eĉ vidis Zhengding-gubernion en Hebei-provinco, kie li komencis sian politikan karieron.

Zhao Shengliang, esploristo de Dunhuang-Akadamio, diris, ke la pentraĵo de la Monto Wutai montras la vojon de urbo Taiyuan al la Monto Wutai kaj la vojon de gubernio Zhengding al la Monto Wutai. Prezidanto Xi estis tre ĝoja kiam li vidis ĝin. Li multe rakontis al Zhao pri la protekto de antikvaj temploj kaj murpentraĵoj en Zhengding. Zhao estis tre kortuŝita, ĉar Xi tiel konis la kulturan heredaĵon de tiu loko. Kaj la Dunhuang-Akademio sendis kelkajn fakulojn por labori pri la protekta projekto de murpentraĵoj en la temploj de Zhengding.

En murpentraĵoj de Dunhuang, krom arto homoj ankaŭ povas vidi, kiel Ĉinio influis la mondon per komerco antaŭ pli ol 2 000 jaroj.

Ĉi tie estas Kaverno 285 de la Grotoj de Mogao, kiu estis konstruita en la Okcidenta Wei-dinastio kaj havas historion de preskaŭ 1 500 jaroj. La murpentraĵoj en la kaverno inkludas bildojn de Fuxi kaj Nuwa, prapatroj de homoj en ĉina mito; la taoisma dio de tondro, kaj la flugantaj apsaroj el Hindio. Diversaj kulturoj kuniĝas kaj miksiĝas ĉi tie.

Zhao: Prezidanto Xi diris, ke estas du aferoj, pri kiuj li zorgas, kiam li ĉi-foje venis al Dunhuang. Unu estas nia tradicia ĉina kulturo kaj la konfido de la ĉina kulturo. Ni serĉas pli bonegajn tradiciajn artojn kiel Dunhuang por kompreni kaj vere aprezi ĝian ĉarmon. Nun parolante pri la Iniciato Zono kaj Vojo kaj kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj,la Silka Vojo estas bona ekzemplo.

Nur duonjaron post la elektiĝo kiel prezidanto, Xi Jinping proponis konstrui Ekonomian Zonon de la Silka Vojo en Kazaĥio, alia lando sur la antikva Silka Vojo, pli ol 3 000 kilometrojn for de Dunhuang.

Se la Silka Vojo prosperas, Dunhuang prosperas. Kiel grava simbolo de la ĉina civilizacio, Dunhuang-elementoj aperas pli kaj pli multe en la kultura diplomatio de prezidanto Xi.

Wang Qiong, vicprezidanto de Kantdanca Teatro de Gansu-provinco, diris, “Kunlabore kun la Iniciato Zono kaj Vojo rekomendita de prezidanto Xi, ni iris al Hispanio, Israelo, Italio kaj Grekio, prenante la senmovajn kulturajn restaĵojn por revivigi ĝin kiel li diris, kaj nun ni disvastigas ĝin al la mondo.”

Dunhuang, kie la kvar civilizacioj renkontiĝas, apartenas kaj al Ĉinio kaj al la mondo. Kiam vi vizitos Dunhuang, vi plie komprenos la ideon de Xi pri "interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter civilizacioj".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree