Publikigita anglalingva eldono de laboro pri historio de KPĈ
Qiujieming Publikigita: 2023-02-16 20:46:30

Kun la aprobo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la anglalingva eldono de multampleksa verko pri la partia historio estis publikigita kaj enlande kaj eksterlande.

La libro, titolita “100 Jaroj de la Komunista Partio de Ĉinio”, estas dividita en kvar volumojn, respektive fokusiĝantaj al la historio de la KPĈ en la novdemokratia revolucio, la socialisma revolucio kaj disvolviĝo, la reformado, malfermo kaj socialisma modernigo, kaj la nova epoko de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

La anglan eldonon tradukis la Instituto pri Partia Historio kaj Literaturo de la Centra Komitato de la KPĈ. Ĝia originala ĉina versio estis kompilita de la instituto kaj oficiale publikigita en junio 2022.

Kun la gvidado de Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por la Nova Epoko, la libro profundigas la spiriton kun la plej kompleta enhavo pri la partia historio inter la ĝisnunaj eldonaĵoj, laŭ la Centra Kompila kaj Traduka Eldonejo, la eldonisto de la libro.

Estas tre grave helpi eksterlandajn legantojn informiĝi pri la historio de la KPĈ, laŭ la eldonisto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree